krimo kaj eskapas el la Gestapo. Lia edzino Elizabeth
(Charlotte Rampling), kiu estas parencino de la mal-
juna barono, ne povis eliri el la lando kaj mortis en la
koncentrejo de Dachau; ŝiaj filinoj saviĝis ŝanĝe de la
sin-fordono de ilia patro al la Gestapo.
La familia industria emporio restas sub la povo de
Konstantino (René Koldehoff), filo de barono Joakimo
kaj malĝentila SA-oficiro, senskrupula viro, kiu estos
murdita dum la "Nokto de la longaj tranĉiloj". Restas
sub lia prizorgo lia filo Günther (Renaud Verley), sent-
ema kaj maltrankvila studento, kaj lia nevo Martino
(Helmut Berger), kiu estas sekse altirita de unu el la fil
-
inoj de Herberto kaj Elizabeth kaj iu malriĉa juda
infanino.
Martino estas dominata de lia posedema patrino, So-
fia (Ingrid Thulin), la vidvino de la unuenaskita filo de
la barono Joakimo, heroo mortinta en la Unua Mond
-
Milito. Sofia, kun la helpo de ŝia kuzo, la hauptsturm
-
führer de las SS Aschenbach (Helmut Griem), celas
ke ŝia amanto Frederick Bruckmann (Dirk Bogarde)
atingu la gvidon de la familia industrio.
Aschenbach sukcesas manipuli kelkajn membrojn de
la familio Von Essenbeck cele certigi la financadon de
la militaj planoj de la Tria Reich. Sofia instigas Frede
-
rikon atingi la povon de la fer-industrio domaĝe al la
interesoj de aliaj membroj de la familio.
Luchino Visconti prezentas al la spektantaro de lia fil
-
mo ian hororan kaj perversan mondon, dekadencan,
kun protagonistoj superregitaj de la plej malnoblaj pa
-
sioj. Per ĉi tiu filmo, li analizis la internaĵojn de la na
-
zia reĝimo en la epoko de ĉi ties aliro al la politika po
-
vo. Li montras la pov-batalon en du frontoj, tiu de la
germana socio kaj ankaŭ tiu interne de la nazia par-
tio mem, kiu kulminis per la masakro de la Nokto de la
Longaj Tranĉiloj.
Ni estas, do, antaŭ filmo kiu respegulas la plej terura,
la senmezura ambicio, la frenezo de personoj kiuj de-
truas unuj la aliajn cele atingi la povon, senkoscie ke
ili estas marionetoj manipulitaj de ia nova reĝimo kiu
detruos ĉiujn, iu fascina reĝimo por la germanoj kiu
kondukos al la Dua Mond-Milito kaj al iu la plej
tragikaj epokoj de la 20-a jarcento.
La filmo estas kvazaŭ vualita aludo al la familio Krup,
kies ŝtalejo estas en tiu urbo Essen, kvankam la
eventoj prirakontataj tute ne rilatas al la historio de
tiu familio.